I John 5

凡信耶稣是基督的,都是从 神而生,凡爱生他之 神的,也必爱从 神生的。
Ĉiu, kiu kredas, ke Jesuo estas la Kristo, naskiĝis el Dio; kaj ĉiu, kiu amas la Naskinton, amas ankaŭ la naskiton el Li.
我们若爱 神,又遵守他的诫命,从此就知道我们爱 神的儿女。
Per tio ni ekscias, ke ni amas la infanojn de Dio, kiam ni amas Dion kaj plenumas Liajn ordonojn.
我们遵守 神的诫命,这就是爱他了,并且他的诫命不是难守的。
Ĉar jen estas la amo al Dio: ke ni observas Liajn ordonojn; kaj Liaj ordonoj ne estas pezaj.
因为凡从 神生的,就胜过世界;使我们胜了世界的,就是我们的信心。
Ĉar ĉio, kio el Dio naskiĝis, venkas la mondon; kaj jen estas la venko venkinta la mondon: nia fido.
胜过世界的是谁呢?不是那信耶稣是 神儿子的吗?
Kaj kiu estas la venkanto de la mondo, krom tiu, kiu kredas, ke Jesuo estas la Filo de Dio?
这借著水和血而来的,就是耶稣基督;不是单用水,乃是用水又用血,
Ĉi tiu estas la veninto per akvo kaj sango, Jesuo Kristo; ne sole en la akvo, sed en la akvo kaj en la sango.
并且有圣灵作见证,因为圣灵就是真理。
Kaj la Spirito estas la atestanto, ĉar la Spirito estas la vero.
作见证的原来有三:就是圣灵、水,与血,这三样也都归于一。
Ĉar tri estas la atestantoj: la Spirito, kaj la akvo, kaj la sango; kaj la tri en unu konsentas.
我们既领受人的见证, 神的见证更该领受了(该领受:原文作大),因 神的见证是为他儿子作的。
Se ni akceptas la ateston de homoj, pli granda estas la atesto de Dio; ĉar jen estas la atesto de Dio: ke Li atestis pri Sia Filo.
信 神儿子的,就有这见证在他心里;不信 神的,就是将 神当作说谎的,因不信 神为他儿子作的见证。
Kiu kredas al la Filo de Dio, tiu havas en si la ateston; kiu ne kredas al Dio, tiu faris Lin mensoginto, pro tio, ke li ne kredis la ateston, kiun Dio atestis pri Sia Filo.
这见证就是 神赐给我们永生;这永生也是在他儿子里面。
Kaj jen estas la atesto: ke Dio donis al ni la vivon eternan; kaj tiu vivo estas en Lia Filo.
人有了 神的儿子就有生命,没有 神的儿子就没有生命。
Kiu havas la Filon, tiu havas la vivon; kiu ne havas la Filon de Dio, tiu la vivon ne havas.
我将这些话写给你们信奉 神儿子之名的人,要叫你们知道自己有永生。
Ĉi tion mi skribis al vi, por ke vi sciu, ke vi havas vivon eternan; al vi, kiuj kredas al la nomo de la Filo de Dio.
我们若照他的旨意求什么,他就听我们,这是我们向他所存坦然无惧的心。
Kaj jen estas la kuraĝo, kiun ni havas antaŭ Li: ke se ni ion petas laŭ lia volo, Li nin aŭskultas;
既然知道他听我们一切所求的,就知道我们所求于他的,无不得著。
kaj se ni scias, ke kion ajn ni petas, Li nin aŭskultas, ni scias, ke ni havas la petojn, kiujn ni petis de Li.
人若看见弟兄犯了不至于死的罪,就当为他祈求, 神必将生命赐给他;有至于死的罪,我不说当为这罪祈求。
Se iu vidas sian fraton pekantan pekon ne al morto, tiu petos, kaj Li donos al li vivon, por la pekantoj ne al morto. Ekzistas peko al morto; ne pri tio mi diras, ke li petegu.
凡不义的事都是罪,也有不至于死的罪。
Ĉia nejusteco estas peko; kaj ekzistas peko ne al morto.
我们知道凡从 神生的,必不犯罪,从 神生的,必保守自己(有古卷作:那从 神生的必保护他),那恶者也就无法害他。
Ni scias, ke ĉiu naskito el Dio ne pekas; sed la naskito el Dio sin gardas, kaj la malbonulo lin ne tuŝas.
我们知道,我们是属 神的,全世界都卧在那恶者手下。
Ni scias, ke ni el Dio estas, kaj la tuta mondo kuŝas en la malbonulo.
我们也知道, 神的儿子已经来到,且将智慧赐给我们,使我们认识那位真实的,我们也在那位真实的里面,就是在他儿子耶稣基督里面。这是真神,也是永生。
Kaj ni scias, ke la Filo de Dio venis kaj al ni donis komprenon, por ke ni ekkonu la Verulon; kaj ni estas en la Verulo, en Lia Filo, Jesuo Kristo. Tiu estas la vera Dio, kaj la vivo eterna.
小子们哪,你们要自守,远避偶像!
Infanetoj, gardu vin kontraŭ idoloj.