I John 4

亲爱的弟兄啊,一切的灵,你们不可都信,总要试验那些灵是出于 神的不是,因为世上有许多假先知已经出来了。
Amataj, kredu ne al ĉiu spirito, sed provu la spiritojn, ĉu ili estas el Dio; ĉar multaj falsaj profetoj eliris en la mondon.
凡灵认耶稣基督是成了肉身来,就是出于 神的;从此你们可以认出 神的灵来。
Jen kiel vi ekkonas la Spiriton de Dio: ĉiu spirito, kiu konfesas, ke Jesuo Kristo venis en la karno, estas el Dio;
凡灵不认耶稣,就不是出于 神;这是那敌基督者的灵。你们从前听见他要来,现在已经在世上了。
kaj ĉiu spirito, kiu ne konfesas Jesuon, ne estas el Dio; kaj ĉi tiu estas la spirito de antikristo, pri kiu vi aŭdis, ke ĝi venas; kaj nun ĝi jam estas en la mondo.
小子们哪,你们是属 神的,并且胜了他们;因为那在你们里面的,比那在世界上的更大。
Infanetoj, vi estas el Dio, kaj ilin venkis; ĉar pli granda estas Tiu, kiu estas en vi, ol tiu, kiu estas en la mondo.
他们是属世界的,所以论世界的事,世人也听从他们。
Ili estas el la mondo; pro tio ili parolas laŭ la mondo, kaj la mondo ilin aŭskultas.
我们是属 神的,认识 神的就听从我们;不属 神的就不听从我们。从此我们可以认出真理的灵和谬妄的灵来。
Ni estas el Dio; kiu konas Dion, tiu nin aŭskultas; kiu ne estas el Dio, tiu nin ne aŭskultas. Jen kiel ni ekkonas la spiriton de vero, kaj la spiriton de eraro.
亲爱的弟兄啊,我们应当彼此相爱,因为爱是从 神来的。凡有爱心的,都是由 神而生,并且认识 神。
Amataj, ni amu unu la alian; ĉar la amo estas el Dio; kaj ĉiu, kiu amas, naskiĝas el Dio kaj Dion konas.
没有爱心的,就不认识 神,因为 神就是爱。
Kiu ne amas, tiu ne konas Dion, ĉar Dio estas amo.
 神差他独生子到世间来,使我们借著他得生, 神爱我们的心在此就显明了。
Jen kiel la amo de Dio elmontriĝis en ni: ke Dio sendis en la mondon Sian Filon solenaskitan, por ke ni vivu per li.
不是我们爱 神,乃是 神爱我们,差他的儿子为我们的罪作了挽回祭,这就是爱了。
Jen estas la amo, ne ke ni amis Dion, sed ke Li amis nin, kaj sendis Sian Filon kiel repacigon pro niaj pekoj.
亲爱的弟兄啊, 神既是这样爱我们,我们也当彼此相爱。
Amataj, se Dio tiel amis nin, ni ankaŭ devus ami unu la alian.
从来没有人见过 神,我们若彼此相爱, 神就住在我们里面,爱他的心在我们里面得以完全了。
Dion neniu iam vidis; se ni reciproke nin amas, Dio restas en ni, kaj Lia amo perfektiĝis en ni;
 神将他的灵赐给我们,从此就知道我们是住在他里面,他也住在我们里面。
jen kiel ni scias, ke ni restas en Li, kaj Li en ni: ĉar el Sia Spirito Li donis al ni.
父差子作世人的救主;这是我们所看见且作见证的。
Kaj ni vidis kaj atestas, ke la Patro sendis la Filon por esti la Savonto de la mondo.
凡认耶稣为 神儿子的, 神就住在他里面,他也住在 神里面。
En ĉiu ajn, kiu konfesas, ke Jesuo estas la Filo de Dio, Dio restas, kaj li en Dio.
 神爱我们的心,我们也知道也信。 神就是爱;住在爱里面的,就是住在 神里面, 神也住在他里面。
Kaj ni konas kaj kredis la amon, kiun Dio havas al ni. Dio estas amo; kaj kiu restas en amo, tiu restas en Dio, kaj Dio restas en li.
这样,爱在我们里面得以完全,我们就可以在审判的日子坦然无惧。因为他如何,我们在这世上也如何。
Jen kiel amo perfektiĝis ĉe ni: ke ni havu kuraĝon en la tago de juĝo; ĉar ĝuste kia li estas, tiaj ankaŭ ni estas en ĉi tiu mondo.
爱里没有惧怕;爱既完全,就把惧怕除去。因为惧怕里含著刑罚,惧怕的人在爱里未得完全。
Timo ne ekzistas en amo; sed perfekta amo elĵetas timon, ĉar timo havas turmentegon; kaj timanto ne perfektiĝas en amo.
我们爱,因为 神先爱我们。
Ni amas, ĉar Li unue nin amis.
人若说我爱 神,却恨他的弟兄,就是说谎话的;不爱他所看见的弟兄,就不能爱没有看见的 神(有古卷作:怎能爱没有看见的 神呢)。
Se iu diras: Mi amas Dion, kaj malamas sian fraton — tiu estas mensoganto; ĉar kiu ne amas sian fraton, kiun li vidis, tiu ne povas ami Dion, kiun li ne vidis.
爱 神的,也当爱弟兄,这是我们从 神所受的命令。
Kaj la jenan ordonon ni havas de Li: ke kiu amas Dion, tiu amu ankaŭ sian fraton.