I John 1

论到从起初原有的生命之道,就是我们所听见、所看见、亲眼看过、亲手摸过的。
Tion, kio estis de la komenco, kion ni aŭdis, kion ni vidis per niaj propraj okuloj, kion ni rigardis kaj niaj manoj palpis, koncerne la Vorton de vivo
这生命已经显现出来,我们也看见过,现在又作见证,将原与父同在、且显现与我们那永远的生命、传给你们。
(kaj la vivo elmontriĝis, kaj ni vidis kaj atestas kaj anoncas al vi la vivon, la eternan vivon, kiu estis ĉe la Patro kaj montriĝis al ni);
我们将所看见、所听见的传给你们,使你们与我们相交。我们乃是与父并他儿子耶稣基督相交的。
kion ni vidis kaj aŭdis, tion ni anoncas al vi, por ke vi ankaŭ havu kunulecon kun ni; kaj nia kunuleco estas kun la Patro kaj kun Lia Filo Jesuo Kristo;
我们将这些话写给你们,使你们(有古卷作:我们)的喜乐充足。
kaj ĉi tion ni skribas, por ke nia ĝojo kompletiĝu.
 神就是光,在他毫无黑暗。这是我们从主所听见、又报给你们的信息。
Kaj jen estas la anonco, kiun ni aŭdis de Li kaj anoncas al vi, ke Dio estas lumo, kaj da mallumo estas en Li neniom.
我们若说是与 神相交,却仍在黑暗里行,就是说谎话,不行真理了。
Se ni diras, ke ni havas kunulecon kun Li, kaj iradas en la mallumo, ni mensogas, kaj ne faras la veron;
我们若在光明中行,如同 神在光明中,就彼此相交,他儿子耶稣的血也洗净我们一切的罪。
sed se ni iradas en la lumo, kiel Li estas en la lumo, ni havas kunulecon unu kun la alia, kaj la sango de Jesuo, Lia Filo, nin purigas de ĉia peko.
我们若说自己无罪,便是自欺,真理不在我们心里了。
Se ni diras, ke pekon ni ne havas, ni nin trompas, kaj la vero ne estas en ni.
我们若认自己的罪, 神是信实的,是公义的,必要赦免我们的罪,洗净我们一切的不义。
Se ni konfesas niajn pekojn, Li estas fidela kaj justa por pardoni al ni niajn pekojn kaj nin purigi de ĉia maljusteco.
我们若说自己没有犯过罪,便是以 神为说谎的,他的道也不在我们心里了。
Se ni diras, ke ni ne pekis, ni faras Lin mensoginto, kaj Lia vorto ne estas en ni.