Mi volas, ke vi ĉiuj parolu per lingvoj, sed prefere, ke vi profetadu; kaj pli granda estas la profetanto, ol la per lingvoj parolanta, krom se li ankaŭ interpretas, por ke la eklezio ricevu edifon.
Sed nun, fratoj, se mi venus al vi, parolante per lingvoj, kiel mi vin helpus, se mi ne parolus al vi, aŭ en formo de malkaŝado, aŭ de sciado, aŭ de profetado, aŭ de instruado?
En la leĝo estas skribite: Per balbutantaj lipoj kaj per lingvo fremda Mi parolos al ĉi tiu popolo; kaj tamen tiel ili ne volos aŭskulti Min, diras la Eternulo.
Tial la lingvoj estas kiel signo, ne al la kredantoj, sed al la nekredantoj; sed la profetpovo estas kiel signo, ne al la nekredantoj, sed al la kredantoj.