I Corinthians 13

我若能说万人的方言,并天使的话语,却没有爱,我就成了鸣的锣,响的钹一般。
Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj anĝeloj, sed ne havus amon, mi fariĝus sonanta kupro aŭ tintanta cimbalo.
我若有先知讲道之能,也明白各样的奥祕,各样的知识,而且有全备的信,叫我能够移山,却没有爱,我就算不得什么。
Kaj se mi posedus la profetpovon, kaj komprenus ĉiujn misterojn kaj ĉian scion; kaj se mi havus ĉian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio.
我若将所有的赒济穷人,又舍己身叫人焚烧,却没有爱,仍然与我无益。
Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi neniom profitus.
爱是恒久忍耐,又有恩慈;爱是不嫉妒;爱是不自夸,不张狂,
Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin,
不做害羞的事,不求自己的益处,不轻易发怒,不计算人的恶,
ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon,
不喜欢不义,只喜欢真理;
ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun vereco;
凡事包容,凡事相信,凡事盼望,凡事忍耐。
ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas.
爱是永不止息。先知讲道之能终必归于无有;说方言之能终必停止;知识也终必归于无有。
Amo neniam pereas; sed, ĉu estas profetadoj, ili neniiĝos; ĉu lingvoj, ili ĉesiĝos; ĉu estas scio, ĝi neniiĝos.
我们现在所知道的有限,先知所讲的也有限,
Ĉar ni scias laŭparte, kaj ni profetadas laŭparte;
等那完全的来到,这有限的必归于无有了。
sed kiam venos perfektaĵo, tiam neniiĝos tio, kio estas laŭparta.
我作孩子的时候,话语像孩子,心思像孩子,意念像孩子,既成了人,就把孩子的事丢弃了。
Kiam mi estis infano, kiel infano mi parolis, kiel infano mi sentis, kiel infano mi pensis; nun fariĝinte plenaĝulo, mi jam forigis la infanaĵojn.
我们如今彷彿对著镜子观看,糢糊不清(原文作:如同猜谜);到那时就要面对面了。我如今所知道的有限,到那时就全知道,如同主知道我一样。
Ĉar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon ĉe okulo; nun mi konas laŭparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaŭ mi estas konita.
如今常存的有信,有望,有爱这三样,其中最大的是爱。
Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri; kaj la plej granda el ili estas amo.