I Chronicles 26

守门的班次记在下面:可拉族亚萨的子孙中,有可利的儿子米施利米雅。
La klasoj de la pordegistoj: el la Koraĥidoj: Meŝelemja, filo de Kore, el la filoj de Asaf.
米施利米雅的长子是撒迦利亚,次子是耶叠,三子是西巴第雅,四子是耶提聂,
Meŝelemja havis filojn: la unuenaskito estis Zeĥarja, la dua estis Jediael, la tria estis Zebadja, la kvara estis Jatniel;
五子是以拦,六子是约哈难,七子是以利约乃。
la kvina estis Elam, la sesa estis Jehoĥanan, la sepa estis Eljehoenaj.
俄别以东的长子是示玛雅,次子是约萨拔,三子是约亚,四子是沙甲,五子是拿坦业,
Obed-Edom havis filojn: Ŝemaja estis la unuenaskito, Jehozabad la dua, Joaĥ la tria, Saĥar la kvara, Netanel la kvina,
六子是亚米利,七子是以萨迦,八子是毗乌利太,因为 神赐福与俄别以东。
Amiel la sesa, Isaĥar la sepa, Peultaj la oka; ĉar benis lin Dio.
他的儿子示玛雅有几个儿子,都是大能的壮士,掌管父亲的家。
Al lia filo Ŝemaja naskiĝis filoj, kiuj regis en siaj patrodomoj, ĉar ili estis bravaj homoj.
示玛雅的儿子是俄得尼、利法益、俄备得、以利萨巴。以利萨巴的弟兄是壮士,还有以利户和西玛迦。
La filoj de Ŝemaja: Otni, Refael, Obed, Elzabad, liaj fratoj, bravaj homoj, Elihu kaj Semaĥja.
这都是俄别以东的子孙,他们和他们的儿子并弟兄,都是善于办事的壮士。俄别以东的子孙共六十二人。
Ĉiuj ili estis el la idoj de Obed-Edom; ili kaj iliaj filoj kaj iliaj fratoj estis bravaj homoj, taŭgaj por servado: sesdek du ili estis ĉe Obed-Edom.
米施利米雅的儿子和弟兄都是壮士,共十八人。
Meŝelemja havis filojn kaj fratojn, bravajn homojn dek ok.
米拉利子孙何萨有几个儿子:长子是申利,他原不是长子,是他父亲立他作长子。
Ĥosa el la Merariidoj havis filojn: Ŝimri estis la ĉefo (kvankam li ne estis unuenaskito, tamen lia patro faris lin ĉefo),
次子是希勒家,三子是底巴利雅,四子是撒迦利亚。何萨的儿子并弟兄共十三人。
Ĥilkija estis la dua, Tebalja la tria, Zeĥarja la kvara; ĉiuj filoj kaj fratoj de Ĥosa estis dek tri.
这些人都是守门的班长,与他们的弟兄一同在耶和华殿里按班供职。
Al tiuj grupoj da pordegistoj, al la ĉefoj de viroj, estis komisiita la servado en la domo de la Eternulo kune kun iliaj fratoj.
他们无论大小,都按著宗族掣籤分守各门。
Kaj ili lotis, kiel la malgrandaj, tiel ankaŭ la grandaj, laŭ siaj patrodomoj, por ĉiu pordego aparte.
掣籤守东门的是示利米雅;他的儿子撒迦利亚是精明的谋士,掣籤守北门。
Kaj la loto pri la oriento falis por Ŝelemja; kaj pri lia filo Zeĥarja, la saĝa konsilanto, oni lotis, kaj lia loto eliris por la nordo;
俄别以东守南门,他的儿子守库房。
pri Obed-Edom por la sudo, kaj pri liaj filoj por la provizejo;
书聘与何萨守西门,在靠近沙利基门、通著往上去的街道上,班与班相对。
pri Ŝupim kaj Ĥosa por la okcidento, por la Pordego Ŝaleĥet, kie la vojo leviĝas, kie gardo staras apud gardo.
每日东门有六个利未人,北门有四个,南门有四个,库房有两个,又有两个轮班替换。
Oriente estis ses Levidoj, norde kvar ĉiutage, sude kvar ĉiutage, kaj ĉe la provizejoj po du.
在西面街道上有四个,在游廊上有两个。
Ĉe la alirejo okcidente estis: kvar ĉe la vojo, kaj du ĉe la alirejo.
以上是可拉子孙和米拉利子孙守门的班次。
Tio estis la grupoj da pordegistoj el la Koraĥidoj kaj el la Merariidoj.
利未子孙中有亚希雅掌管 神殿的府库和圣物的府库。
El la Levidoj, Aĥija estis super la trezoroj de la domo de Dio kaj super la trezoroj de la sanktaĵoj.
革顺族、拉但子孙里,作族长的是革顺族拉但的子孙耶希伊利。
El la idoj de Ladan, idoj de la Gerŝonido Ladan, ĉefoj de patrodomoj de la Gerŝonido Ladan estis la Jeĥielidoj.
耶希伊利的儿子西坦和他兄弟约珥掌管耶和华殿里的府库。
La Jeĥielidoj: Zetam, kaj Joel, lia frato, estis super la trezoroj de la domo de la Eternulo.
暗兰族、以斯哈族、希伯伦族、乌泄族也有职分。
El la Amramidoj, Jicharidoj, Ĥebronidoj, kaj Uzielidoj,
摩西的孙子、革舜的儿子细布业掌管府库。
Ŝebuel, ido de Gerŝom, filo de Moseo, estis estro super la trezoroj.
还有他的弟兄以利以谢。以利以谢的儿子是利哈比雅;利哈比雅的儿子是耶筛亚;耶筛亚的儿子是约兰;约兰的儿子是细基利;细基利的儿子是示罗密。
Lia frato Eliezer havis filon Reĥabja; lia filo estis Jeŝaja, lia filo estis Joram, lia filo estis Ziĥri, kaj lia filo estis Ŝelomit.
这示罗密和他的弟兄掌管府库的圣物,就是大卫王和众族长、千夫长、百夫长,并军长所分别为圣的物。
Ĉi tiu Ŝelomit kaj liaj fratoj estis super ĉiuj trezoroj de la sanktaĵoj, kiujn sanktigis la reĝo David, la ĉefoj de patrodomoj, la milestroj, kaj la centestroj, kaj la militestroj.
他们将争战时所夺的财物分别为圣,以备修造耶和华的殿。
El la militoj kaj el la militakiraĵoj ili konsekris partojn, por subteni la domon de la Eternulo.
先见撒母耳、基士的儿子扫罗、尼珥的儿子押尼珥、洗鲁雅的儿子约押所分别为圣的物都归示罗密和他的弟兄掌管。
Ankaŭ ĉio, kion sanktigis la antaŭvidisto Samuel, kaj Saul, filo de Kiŝ, kaj Abner, filo de Ner, kaj Joab, filo de Ceruja, ĉio sanktigita estis sub la gardado de Ŝelomit kaj liaj fratoj.
以斯哈族有基拿尼雅和他众子作官长和士师,管理以色列的外事。
El la Jicharidoj, Kenanja kaj liaj filoj estis por la aferoj eksteraj de Izrael, kiel inspektistoj kaj juĝistoj.
希伯伦族有哈沙比雅和他弟兄一千七百人,都是壮士,在约旦河西、以色列地办理耶和华与王的事。
El la Ĥebronidoj, Ĥaŝabja kaj liaj fratoj, bravaj homoj, mil sepcent, havis oficojn en Izrael transe de Jordan, okcidente, por ĉiuj aferoj koncernantaj la Eternulon kaj por la aferoj de la reĝo.
希伯伦族中有耶利雅作族长。大卫作王第四十年,在基列的雅谢,从这族中寻得大能的勇士。
El la Ĥebronidoj, Jerija estis ĉefo de la Ĥebronidoj en iliaj generacioj kaj patrodomoj. En la kvardeka jaro de la reĝado de David ili estis esploritaj, kaj oni trovis ĉe ili bravajn homojn en Jazer en Gilead.
耶利雅的弟兄有二千七百人,都是壮士,且作族长;大卫王派他们在流便支派、迦得支派、玛拿西半支派中办理 神和王的事。
Kaj liaj fratoj, bravaj homoj, du mil sepcent, ĉefoj de patrodomoj; al ili la reĝo David donis oficojn ĉe la Rubenidoj, la Gadidoj, kaj la duontribo de Manase, por ĉiuj aferoj de Dio kaj aferoj de la reĝo.