I Chronicles 2

以色列的儿子是流便、西缅、利未、犹大、以萨迦、西布伦、
Jen estas la filoj de Izrael: Ruben, Simeon, Levi, Jehuda, Isaĥar, Zebulun,
但、约瑟、便雅悯、拿弗他利、迦得、亚设。
Dan, Jozef, Benjamen, Naftali, Gad, kaj Aŝer.
犹大的儿子是珥、俄南、示拉,这三人是迦南人书亚女儿所生的。犹大的长子珥在耶和华眼中看为恶,耶和华就使他死了。
La filoj de Jehuda: Er, Onan, kaj Ŝela, tri naskiĝis al li de Bat-Ŝua, la Kanaanidino. Er, la unuenaskito de Jehuda, estis malbona antaŭ la Eternulo, kaj Li mortigis lin.
犹大的儿妇她玛给犹大生法勒斯和谢拉。犹大共有五个儿子。
Kaj lia bofilino Tamar naskis al li Perecon kaj Zeraĥon. La nombro de ĉiuj filoj de Jehuda estis kvin.
法勒斯的儿子是希斯崙、哈母勒。
La filoj de Perec: Ĥecron kaj Ĥamul.
谢拉的儿子是心利、以探、希幔、甲各、大拉【即达大】,共五人。
La filoj de Zeraĥ: Zimri, Etan, Heman, Kalkol, kaj Dara; da ili ĉiuj estis kvin.
迦米的儿子是亚干,这亚干在当灭的物上犯了罪,连累了以色列人。
La filoj de Karmi: Aĥan, kiu malĝojigis Izraelon, pekinte kontraŭ anatemaĵo.
以探的儿子是亚撒利雅。
La filoj de Etan: Azarja.
希斯崙所生的儿子是耶拉篾、兰、基路拜。
La filoj de Ĥecron, kiuj naskiĝis al li: Jeraĥmeel, Ram, kaj Kelubaj.
兰生亚米拿达;亚米拿达生拿顺。拿顺作犹大人的首领。
Ram naskigis Aminadabon; Aminadab naskigis Naĥŝonon, princon de la idoj de Jehuda;
拿顺生撒门;撒门生波阿斯;
Naĥŝon naskigis Salman; Salma naskigis Boazon;
波阿斯生俄备得;俄备得生耶西;
Boaz naskigis Obedon; Obed naskigis Jiŝajon;
耶西生长子以利押,次子亚比拿达,三子示米亚【即沙玛,见撒上十六章九节】,
Jiŝaj naskigis sian unuenaskiton Eliab, la dua estis Abinadab, la tria estis Ŝimea,
四子拿坦业,五子拉代,
la kvara estis Netanel, la kvina estis Radaj,
六子阿鲜,七子大卫。
la sesa estis Ocem, la sepa estis David.
他们的姊妹是洗鲁雅和亚比该。洗鲁雅的儿子是亚比筛、约押、亚撒黑,共三人。
Iliaj fratinoj estis: Ceruja kaj Abigail. La filoj de Ceruja estis: Abiŝaj, Joab, kaj Asahel — tri.
亚比该生亚玛撒;亚玛撒的父亲是以实玛利人益帖。
Abigail naskis Amasan; la patro de Amasa estis Jeter, Iŝmaelido.
希斯崙的儿子迦勒娶阿苏巴和耶略为妻,阿苏巴的儿子是耶设、朔罢、押墩。
Kaleb, filo de Ĥecron, naskigis de sia edzino Azuba kaj de Jeriot; jen estas ŝiaj filoj: Jeŝer, Ŝobab, kaj Ardon.
阿苏巴死了,迦勒又娶以法她,生了户珥。
Kiam mortis Azuba, Kaleb prenis al si Efratan, kaj ŝi naskis al li Ĥuron.
户珥生乌利;乌利生比撒列。
Ĥur naskigis Urin; kaj Uri naskigis Becalelon.
希斯崙正六十岁娶了基列父亲玛吉的女儿,与她同房;玛吉的女儿生了西割;
Poste Ĥecron envenis al la filino de Maĥir, patro de Gilead; li prenis ŝin, kiam li havis la aĝon de sesdek jaroj, kaj ŝi naskis al li Segubon.
西割生睚珥。睚珥在基列地有二十三个城邑。
Segub naskigis Jairon, kaj li havis dudek tri urbojn en la lando Gilead.
后来基述人和亚兰人夺了睚珥的城邑,并基纳和其乡村,共六十个。这都是基列父亲玛吉之子的。
Sed la Geŝuranoj kaj Sirianoj forprenis de ili la Vilaĝojn de Jair, Kenaton kaj ĝiajn dependaĵojn, sesdek urbetojn. Ĉiuj ĉi tiuj estis la filoj de Maĥir, patro de Gilead.
希斯崙在迦勒以法他死后,他的妻亚比雅给他生了亚施户;亚施户是提哥亚的父亲。
Post la morto de Ĥecron en Kaleb-Efrata la edzino de Ĥecron, Abija, naskis al li Aŝĥuron, la fondinton de Tekoa.
希斯崙的长子耶拉篾生长子兰,又生布拿、阿连、阿鲜、亚希雅。
La filoj de Jeraĥmeel, unuenaskito de Ĥecron, estis: la unuenaskito Ram, poste Buna, Oren, Ocem, kaj Aĥija.
耶拉篾又娶一妻名叫亚她拉,是阿南的母亲。
Jeraĥmeel havis ankaŭ alian edzinon, ŝia nomo estis Atara; ŝi estis la patrino de Onam.
耶拉篾长子兰的儿子是玛斯、雅悯、以结。
La filoj de Ram, la unuenaskito de Jeraĥmeel, estis: Maac, Jamin, kaj Eker.
阿南的儿子是沙买、雅大。沙买的儿子是拿答、亚比述。
La filoj de Onam estis: Ŝamaj kaj Jada. La filoj de Ŝamaj estis: Nadab kaj Abiŝur.
亚比述的妻名叫亚比孩,亚比孩给他生了亚办和摩利。
La nomo de la edzino de Abiŝur estis Abiĥail; ŝi naskis al li Aĥbanon kaj Molidon.
拿答的儿子是西列、亚遍;西列死了没有儿子。
La filoj de Nadab estis: Seled kaj Apaim. Seled mortis sen infanoj.
亚遍的儿子是以示;以示的儿子是示珊;示珊的儿子是亚来。
La filo de Apaim estis Jiŝei. La filo de Jiŝei estis Ŝeŝan. La filo de Ŝeŝan estis Aĥlaj.
沙买兄弟雅大的儿子是益帖、约拿单;益帖死了没有儿子。
La filoj de Jada, frato de Ŝamaj, estis: Jeter kaj Jonatan. Jeter mortis sen infanoj.
约拿单的儿子是比勒、撒萨。这都是耶拉篾的子孙。
La filoj de Jonatan estis: Pelet kaj Zaza. Tio estis la idoj de Jeraĥmeel.
示珊没有儿子,只有女儿。示珊有一个仆人名叫耶哈,是埃及人。
Ŝeŝan ne havis filojn, sed nur filinojn. Ŝeŝan havis sklavon Egipton, kies nomo estis Jarĥa;
示珊将女儿给了仆人耶哈为妻,给他生了亚太。
kaj Ŝeŝan donis sian filinon kiel edzinon al sia sklavo Jarĥa, kaj ŝi naskis al li Atajon.
亚太生拿单;拿单生撒拔;
Ataj naskigis Natanon; kaj Natan naskigis Zabadon.
撒拔生以弗拉;以弗拉生俄备得;
Zabad naskigis Eflalon; kaj Eflal naskigis Obedon.
俄备得生耶户;耶户生亚撒利雅;
Obed naskigis Jehun, kaj Jehu naskigis Azarjan.
亚撒利雅生希利斯;希利斯生以利亚萨;
Azarja naskigis Ĥelecon; kaj Ĥelec naskigis Eleasan.
以利亚萨生西斯买;西斯买生沙龙;
Eleasa naskigis Sismajon; kaj Sismaj naskigis Ŝalumon.
沙龙生耶加米雅;耶加米雅生以利沙玛。
Ŝalum naskigis Jekamjan; kaj Jekamja naskigis Eliŝaman.
耶拉篾兄弟迦勒的长子米沙,是西弗之祖玛利沙的儿子,是希伯崙之祖。
La filoj de Kaleb, frato de Jeraĥmeel: lia unuenaskito Meŝa, kiu estis la fondinto de Zif; kaj la filoj de Mareŝa, fondinto de Ĥebron.
希伯崙的儿子是可拉、他普亚、利肯、示玛。
La filoj de Ĥebron: Koraĥ, Tapuaĥ, Rekem, kaj Ŝema.
示玛生拉含,是约干之祖。利肯生沙买。
Ŝema naskigis Raĥamon, fondinton de Jorkeam; kaj Rekem naskigis Ŝamajon.
沙买的儿子是玛云;玛云是伯‧夙之祖。
La filo de Ŝamaj estis Maon; kaj Maon estis la fondinto de Bet-Cur.
迦勒的妾以法生哈兰、摩撒、迦谢;哈兰生迦卸。
Kaj Efa, kromvirino de Kaleb, naskis Ĥaranon, Mocan, kaj Gazezon; kaj Ĥaran naskigis Gazezon.
〈雅代的儿子是利健、约坦、基珊、毗力、以法、沙亚弗。〉
La filoj de Jedaj estis: Regem, Jotam, Geŝan, Pelet, Efa, kaj Ŝaaf.
迦勒的妾玛迦生示别、特哈拿,
Maaĥa, kromvirino de Kaleb, naskis Ŝeberon kaj Tirĥanan.
又生麦玛拿之祖沙亚弗、抹比拿和基比亚之祖示法。迦勒的女儿是押撒。
Ŝi naskis ankaŭ Ŝaafon, la fondinton de Madmana, Ŝevan, la fondinton de Maĥbena kaj la fondinton de Gibea. La filino de Kaleb estis Aĥsa.
迦勒的子孙就是以法她的长子、户珥的儿子,记在下面:基列‧耶琳之祖朔巴,
Tio estis la idoj de Kaleb: la filo de Ĥur, unuenaskito de Efrata: Ŝobal, fondinto de Kirjat-Jearim,
伯利恒之祖萨玛,伯迦得之祖哈勒。
Salma, fondinto de Bet-Leĥem, Ĥaref, fondinto de Bet-Gader.
基列‧耶琳之祖朔巴的子孙是哈罗以和一半米努哈人【即玛拿哈人】。
Ŝobal, fondinto de Kirjat-Jearim, havis la filojn: Haroe, duono de la Menuĥot.
基列‧耶琳的诸族是以帖人、布特人、舒玛人、密来人,又从这些族中生出琐拉人和以实陶人来。
La familioj de Kirjat-Jearim estis: la Jetridoj, la Putidoj, la Ŝumatidoj, la Miŝraidoj. De ĉi tiuj devenis la Coreaidoj kaj la Eŝtaolidoj.
萨玛的子孙是伯利恒人、尼陀法人、亚他绿‧伯‧约押人、一半玛拿哈人、琐利人,
La idoj de Salma: la Bet-Leĥemanoj, la Netofaanoj, la Atrotanoj de la domo de Joab, la duono de la Manaĥatanoj, la Coreanoj;
和住雅比斯众文士家的特拉人、示米押人、苏甲人。这都是基尼人利甲家之祖哈末所生的。
kaj la familioj de la skribistoj, kiuj loĝis en Jabec, la Tiratidoj, Ŝimeatidoj, kaj Suĥatidoj; tio estis la Kenidoj, kiuj devenis de Ĥamat, la fondinto de Bet-Reĥab.