I Chronicles 18

此后,大卫攻打非利士人,把他们治服,从他们手下夺取了迦特和属迦特的村庄;
Post tio okazis, ke David venkobatis la Filiŝtojn kaj humiligis ilin, kaj li prenis Gaton kaj ĝiajn filinurbojn el la manoj de la Filiŝtoj.
又攻打摩押,摩押人就归服大卫,给他进贡。
Li ankaŭ venkobatis la Moabidojn, kaj la Moabidoj submetiĝis al David kaj alportis tributojn.
琐巴王哈大利谢【撒下八章三节作哈大底谢】往伯拉河去,要坚定自己的国权,大卫就攻打他,直到哈马,
Kaj David venkobatis Hadarezeron, reĝon de Coba, en Ĥamat, kiam tiu iris, por fortikigi sian regadon super la rivero Eŭfrato.
夺了他的战车一千,马兵七千,步兵二万,将拉战车的马砍断蹄筋,但留下一百辆车的马。
Kaj David venkoprenis de li mil ĉarojn kaj sep mil rajdantojn kaj dudek mil piedirantojn; kaj David lamigis ĉiujn ĉarĉevalojn, sed restigis el ili por cent ĉaroj.
大马士革的亚兰人来帮助琐巴王哈大利谢,大卫就杀了亚兰人二万二千。
La Sirianoj Damaskaj venis, por helpi al Hadarezer, reĝo de Coba; sed David venkobatis el la Sirianoj dudek du mil homojn.
于是大卫在大马士革的亚兰地设立防营,亚兰人就归服他,给他进贡。大卫无论往哪里去,耶和华都使他得胜。
Kaj David restigis garnizonojn en la Damaska Sirio, kaj la Sirianoj submetiĝis al David kaj alportis tributojn. Kaj la Eternulo helpis al David ĉie, kien li iris.
他夺了哈大利谢臣仆所拿的金盾牌带到耶路撒冷。
Kaj David prenis la orajn ŝildojn, kiujn havis sur si la servantoj de Hadarezer, kaj alportis ilin en Jerusalemon.
大卫又从属哈大利谢的提巴【或作比他】和均二城中夺取了许多的铜。后来所罗门用此制造铜海、铜柱,和一切的铜器。
Kaj el Tibĥat kaj el Kun, urboj de Hadarezer, David prenis tre multe da kupro, el kiu poste Salomono faris la kupran maron, la kolonojn, kaj la kuprajn vazojn.
哈马王陀乌听见大卫杀败琐巴王哈大利谢的全军,
Kiam Tou, reĝo de Ĥamat, aŭdis, ke David venkobatis la tutan militistaron de Hadarezer, reĝo de Coba,
就打发他儿子哈多兰去见大卫王,问他的安,为他祝福,因为他杀败了哈大利谢〈原来陀乌与哈大利谢常常争战〉。哈多兰带了金银铜的各样器皿来。
tiam li sendis sian filon Hadoram al la reĝo David, por saluti lin, kaj gratuli lin pri tio, ke li militis kontraŭ Hadarezer kaj venkobatis lin (ĉar Tou estis en milito kontraŭ Hadarezer); kaj li havis kun si ĉiaspecajn vazojn el oro, arĝento, kaj kupro.
大卫王将这些器皿,并从各国夺来的金银,就是从以东、摩押、亚扪、非利士、亚玛力人所夺来的,都分别为圣献给耶和华。
Ankaŭ ĉi tiujn David dediĉis al la Eternulo, kune kun la arĝento kaj oro, kiun li prenis de ĉiuj nacioj: de Edom, de Moab, de la Amonidoj, de la Filiŝtoj, kaj de Amalek.
洗鲁雅的儿子亚比筛在盐谷击杀了以东一万八千人。
Plue Abiŝaj, filo de Ceruja, venkobatis Edomon en la Valo de Salo, dek ok mil homojn;
大卫在以东地设立防营,以东人就都归服他。大卫无论往哪里去,耶和华都使他得胜。
kaj li restigis en Edomujo garnizonojn, kaj ĉiuj Edomidoj submetiĝis al David. Kaj la Eternulo helpis al David ĉie, kien li iris.
大卫作以色列众人的王,又向众民秉公行义。
Kaj David reĝis super la tuta Izrael, kaj li faradis juĝon kaj justecon al sia tuta popolo.
洗鲁雅的儿子约押作元帅;亚希律的儿子约沙法作史官;
Joab, filo de Ceruja, estis estro de la militistaro; Jehoŝafat, filo de Aĥilud, estis kronikisto;
亚希突的儿子撒督和亚比亚他的儿子亚希米勒作祭司长;沙威沙作书记;
Cadok, filo de Aĥitub, kaj Abimeleĥ, filo de Ebjatar, estis pastroj; kaj Ŝavŝa estis skribisto;
耶何耶大的儿子比拿雅统辖基利提人和比利提人。大卫的众子都在王的左右作领袖。
Benaja, filo de Jehojada, estis super la Keretidoj kaj la Peletidoj; kaj la filoj de David estis la unuaj apud la reĝo.