I Chronicles 11

以色列众人聚集到希伯崙见大卫,说:「我们原是你的骨肉。
Kaj kunvenis ĉiuj Izraelidoj al David en Ĥebronon, kaj diris: Jen ni estas via osto kaj via karno.
从前扫罗作王的时候,率领以色列人出入的是你;耶和华─你的 神也曾应许你说:『你必牧养我的民以色列,作以色列的君。』」
Ankaŭ hieraŭ kaj antaŭhieraŭ, kiam Saul estis ankoraŭ reĝo, vi elkondukadis kaj enkondukadis Izraelon; kaj la Eternulo, via Dio, diris al vi: Vi paŝtos Mian popolon Izrael, kaj vi estos estro de Mia popolo Izrael.
于是以色列的长老都来到希伯崙见大卫王。大卫在希伯崙耶和华面前与他们立约,他们就膏大卫作以色列的王,是照耶和华借撒母耳所说的话。
Kaj ĉiuj plejaĝuloj de Izrael venis al la reĝo en Ĥebronon, kaj David faris kun ili interligon en Ĥebron antaŭ la Eternulo; kaj ili sanktoleis Davidon reĝo super Izrael, konforme al la vorto de la Eternulo per Samuel.
大卫和以色列众人到了耶路撒冷,就是耶布斯;那时耶布斯人住在那里。
Kaj David kaj ĉiuj Izraelidoj iris en Jerusalemon (tio estas, en Jebuson). Tie la Jebusidoj estis la loĝantoj de la lando.
耶布斯人对大卫说:「你决不能进这地方。」然而大卫攻取锡安的保障,就是大卫的城。
Kaj la loĝantoj de Jebus diris al David: Vi ne eniros ĉi tien. Sed David venkoprenis la fortikaĵon Cion, tio estas, la urbon de David.
大卫说:「谁先攻打耶布斯人,必作首领元帅。」洗鲁雅的儿子约押先上去,就作了元帅。
Kaj David diris: Kiu la unua venkobatos la Jebusidojn, tiu estos ĉefo kaj estro. Kaj la unua supreniris Joab, filo de Ceruja, kaj li fariĝis ĉefo.
大卫住在保障里,所以那保障叫作大卫城。
Kaj David ekloĝis en tiu fortikaĵo; pro tio oni donis al ĝi la nomon: Urbo de David.
大卫又从米罗起,四围建筑城墙,其余的是约押修理。
Kaj li ĉirkaŭkonstruis la urbon ĉiuflanke, de Milo en la tuta ĉirkaŭo; kaj Joab restarigis la ceterajn partojn de la urbo.
大卫日见强盛,因为万军之耶和华与他同在。
Kaj David fariĝadis ĉiam pli kaj pli granda, kaj la Eternulo Cebaot estis kun li.
以下记录跟随大卫勇士的首领,就是奋勇帮助他得国、照著耶和华吩咐以色列人的话、与以色列人一同立他作王的。
Jen estas la ĉefaj herooj, kiuj estis ĉe David, kaj kiuj tenis sin forte kun li dum lia reĝado, kune kun la tuta Izrael, por reĝigi lin super Izrael konforme al la vorto de la Eternulo.
大卫勇士的数目记在下面:哈革摩尼的儿子雅朔班,他是军长的统领,一时举枪杀了三百人。
Jen estas la nombro de la herooj, kiuj estis ĉe David: Jaŝobeam, filo de Ĥaĥmoni, estro de la tridek; li levis sian lancon kontraŭ tricent kaj mortigis ilin per unu fojo.
其次是亚合人朵多的儿子以利亚撒,他是三个勇士里的一个。
Post li estis Eleazar, filo de Dodo, la Aĥoĥido; li estis el la tri herooj.
他从前与大卫在巴斯‧达闵,非利士人聚集要打仗。那里有一块长满大麦的田,众民就在非利士人面前逃跑;
Li estis kun David en Pas-Damim, kie la Filiŝtoj kolektiĝis por batalo; tie estis kampoparto plena de hordeo; kaj la popolo forkuris antaŭ la Filiŝtoj.
这勇士便站在那田间击杀非利士人,救护了那田。耶和华使以色列人大获全胜。
Sed tiuj stariĝis meze de la kampoparto, kaj savis ĝin kaj venkobatis la Filiŝtojn; kaj la Eternulo helpis per granda helpo.
三十个勇士中的三个人下到磐石那里,进了亚杜兰洞见大卫;非利士的军队在利乏音谷安营。
Kaj tri el la tridek ĉefoj iris sur la rokon al David, en la kavernon Adulam, dum la tendaro de la Filiŝtoj staris en la valo Refaim.
那时大卫在山寨,非利士人的防营在伯利恒。
David tiam estis en la fortikaĵo, kaj la garnizono de la Filiŝtoj estis tiam en Bet-Leĥem.
大卫渴想,说:「甚愿有人将伯利恒城门旁井里的水打来给我喝!」
Kaj David esprimis deziron kaj diris: Kiu trinkigus al mi akvon el la puto Bet-Leĥema, kiu estas apud la pordego?
这三个勇士就闯过非利士人的营盘,从伯利恒城门旁的井里打水,拿来奉给大卫。他却不肯喝,将水奠在耶和华面前,
Tiam tiuj tri trarompe penetris en la tendaron de la Filiŝtoj, ĉerpis akvon el la puto Bet-Leĥema, kiu estis apud la pordego, prenis kaj alportis al David. Sed David ne volis trinki ĝin; li elverŝis ĝin al la Eternulo,
说:「我的 神啊,这三个人冒死去打水,这水好像他们的血一般,我断不敢喝!」如此,大卫不肯喝。这是三个勇士所做的事。
kaj diris: Gardu min mia Dio, ke mi ne faru tion: ĉu mi trinku la sangon de tiuj viroj, kiuj riskis sian vivon? ĉar kun risko por sia vivo ili alportis ĝin. Kaj li ne volis trinki ĝin. Tion faris la tri herooj.
约押的兄弟亚比筛是这三个勇士的首领;他举枪杀了三百人,就在三个勇士里得了名。
Abiŝaj, frato de Joab, estis estro de tiuj tri; li mortigis per sia lanco tricent homojn, kaj li havis gloran nomon inter la tri.
他在这三个勇士里是最尊贵的,所以作他们的首领;只是不及前三个勇士。
El la tri li estis honorata de du kaj estis ilia estro, sed en la trion li ne eniris.
有甲薛勇士耶何耶大的儿子比拿雅行过大能的事:他杀了摩押人亚利伊勒的两个儿子,又在下雪的时候下坑里去杀了一个狮子,
Benaja, filo de Jehojada, filo de homo kuraĝa, granda pro siaj faroj, el Kabceel: li mortigis la du fortulojn de Moab; li ankaŭ malsupreniris, kaj mortigis leonon en kavo en neĝa tago.
又杀了一个埃及人。埃及人身高五肘,手里拿著枪,枪杆粗如织布的机轴;比拿雅只拿著棍子下去,从埃及人手里夺过枪来,用那枪将他刺死。
Li ankaŭ mortigis Egipton, viron, kiu havis la alton de kvin ulnoj; en la mano de la Egipto estis lanco kiel rultrabo de teksisto; li aliris al li kun bastono, elŝiris la lancon el la mano de la Egipto, kaj mortigis lin per lia propra lanco.
这是耶何耶大的儿子比拿雅所行的事,就在三个勇士里得了名。
Tion faris Benaja, filo de Jehojada. Kaj li havis gloran nomon inter la tri herooj.
他比那三十个勇士都尊贵,只是不及前三个勇士。大卫立他作护卫长。
Inter la tridek li estis plej honorata, sed en la trion li ne eniris. Kaj David faris lin lia korpogardistestro.
军中的勇士有约押的兄弟亚撒黑,伯利恒人朵多的儿子伊勒哈难,
La ĉefaj militistoj estis: Asahel, frato de Joab, Elĥanan, filo de Dodo, el Bet-Leĥem,
哈律人沙玛,比伦人希利斯,
Ŝamot, la Harorano, Ĥelec, la Pelonano,
提哥亚人益吉的儿子以拉,亚拿突人亚比以谢,
Ira, filo de Ikeŝ, la Tekoaano, Abiezer, la Anatotano,
户沙人西比该,亚合人以来,
Sibĥaj, la Ĥuŝaido, Ilaj, la Aĥoĥido,
尼陀法人玛哈莱,尼陀法人巴拿的儿子希立,
Maharaj, la Netofaano, Ĥeled, filo de Baana, la Netofaano,
便雅悯族基比亚人利拜的儿子以太,比拉顿人比拿雅,
Itaj, filo de Ribaj, el Gibea de la Benjamenidoj, Benaja, la Piratonano,
迦实溪人户莱,亚拉巴人亚比,
Ĥuraj, el Naĥale-Gaaŝ, Abiel, la Arbatano,
巴路米人押斯玛弗,沙本人以利雅哈巴,
Azmavet, la Baĥurimano, Eljaĥba, la Ŝaalbonano;
基孙人哈深的众子,哈拉人沙基的儿子约拿单,
el la filoj de Haŝem, la Gizonano: Jonatan, filo de Ŝage, la Hararano,
哈拉人沙甲的儿子亚希暗,吾珥的儿子以利法勒,
Aĥiam, filo de Saĥar, la Hararano, Elifal, filo de Ur,
米基拉人希弗,比伦人亚希雅,
Ĥefer, la Meĥeratano, Aĥija, la Pelonano,
迦密人希斯罗,伊斯拜的儿子拿莱,
Ĥecro, la Karmelano, Naaraj, filo de Ezbaj,
拿单的兄弟约珥,哈基利的儿子弥伯哈,
Joel, frato de Natan, Mibĥar, filo de Hagri,
亚扪人洗勒,比录人拿哈莱〈拿哈莱是给洗鲁雅的儿子约押拿兵器的〉,
Celek, la Amonido, Naĥaraj, la Beerotano, armilportisto de Joab, filo de Ceruja,
以帖人以拉,以帖人迦立,
Ira, la Jetrido, Gareb, la Jetrido,
赫人乌利亚,亚莱的儿子撒拔,
Urija, la Ĥetido, Zabad, filo de Aĥlaj,
流便人示撒的儿子亚第拿〈他是流便支派中的一个族长,率领三十人〉,
Adina, filo de Ŝiza, la Rubenido, ĉefo de Rubenidoj, kaj kun li estis tridek,
玛迦的儿子哈难,弥特尼人约沙法,
Ĥanan, filo de Maaĥa, Joŝafat, la Mitnido,
亚施他拉人乌西亚,亚罗珥人何坦的儿子沙玛、耶利,
Uzija, la Aŝterotano, Ŝama kaj Jeiel, filoj de Ĥotam, la Aroerano,
提洗人申利的儿子耶叠和他的兄弟约哈,
Jediael, filo de Ŝimri, kaj lia frato Joĥa, la Ticano,
玛哈未人以利业,伊利拿安的儿子耶利拜、约沙未雅,摩押人伊特玛、
Eliel, la Maĥavido, Jeribaj kaj Joŝavja, filoj de Elnaam, Jitma, la Moabido,
以利业、俄备得,并米琐八人雅西业。
Eliel, Obed, kaj Jaasiel el Mecobaja.